|
|
Pacodeklaro
Ekde la praepoko de la Religia Societo de Amikoj (Kvakeroj) ni elektis
el niaj spiritaj radikoj senperfortajn rimedojn por solvi konfliktojn
kaj realigi pacon. Ni rekonas Dion en ciu homo, kaj pro tio ne povas
mortigi nek aprobi mortigon fare de aliuloj.
Ni kredas ke ciun konflikton eblas solvi senperforte, kiam ni aplikas
niajn kreajn energion kaj fortojn por serci pacajn solvojn. Ni scias
el niaj propraj spertoj de kvakeraj kunvenoj ke ec la plej malakordigaj
demandoj povas trovi solvon kiam ni auskultas por serci dian gvidon.
En la silento novaj vojoj malfermigas antau ni, kiajn ni antaue ne atentis.
Ni ne havas malamikojn. Ni kredas ke en ciu homo estas eblo por aliigo.
Repacigado necesigas ke ni risku nin mem, venku niajn timojn kaj transiru
limojn. En epoko de anoncita "milito kontrau teroro" kaj t.n. "preventa
milito", ni detenas nin de militado.
Neperforto estas aktiva procezo, kiu povas esprimigi kiel dialogo kun
kontrauulo, civila rezisto kontrau maljusta autoritato au pacienca agado
por legosango. Frua interveno necesas por ke neperforta metodo estu plej
efika. Antaujugojn kaj fanatikecon, ekonomian malegalecon, dominadon
de fontoj de ricajoj kaj aliajn maljustajojn necesas elsarki antau ol
ili interprovokas gis malkasa batalo. Post ciu konflikto tre gravas rekonstrui
infrastrukturon kaj restarigi rilatojn por eviti ke la konflikto aperu
denove.
Neperforto ne ciam establas justecon unuatage. Same kiel en milito, povas
okazi ke senkulpuloj suferos. Tamen kiam neperfortaj metodoj plej sukcesas,
ili ofte ne estas rimarkataj, car konfliktoj estas evititaj. Ni neniam
scios, cu ekzemple la senbrua, persista agado de la Iniciativo en la
afriklagega regiono -- kiu kunigis transvivantojn kaj fifarintoj de gentomurdo
en dekoj da laborgrupoj por prilaboro kaj kuraco de traumoj -- fakte
preventis novan perforton en Ruando kaj Burundio. Ni jes scias ke gi
sangegis unuopulojn.
Modernaj militoj suferigas senkulpajn viktimojn, kion oni konsideras "flanka
misefiko"; gi detruas infrastrukturon, de kiu civila logantaro dependas;
gi venenas la naturon, dislasante ter-minojn, malricigitan uranion kaj
aliajn dangerajojn, kiuj restas longe post kiam la batalejo reigis kultivejo.
Plue, militado trejnas homojn igi murdistoj; gi postlasas psikajn cikatrojn
ce suferintoj kaj suferigintoj. Gi funde rompas konfidon, neripareble
vundante interhomajn rilatojn.
Pledo por abolo de militado povas sajni naiva, sed gi povas ankau montrigi
vizia. Niaj prapatroj kiuj volis aboli sklavecon ricevis mokojn pro siaj
streboj. Tamen ili sukcesis, unue abolante gin en nia propra Societo,
kaj poste -- kunlabore kun aliuloj -- en la tuta lando kaj fine tra la
mondo. Simile ankau ni havas la devon elradikigi perforton en ciu faceto
de niaj vivoj: en niaj familiaj rilatoj, en la reagoj de nia socio al
krimo, nia mastrumado de la planedo kaj nia eksterlanda politiko. Nia
celo estas venigi la pacan regnon de Dio ci tie sur la Tero.
Saint Louis monatkunveno
Religia Societo de Amikoj (kvakeroj)
Saint Louis, Missouri, USA
Februaro 12, 2006
|